Luiz Portella skribis: > Mi pensis, ke AKTOJ de la AKADEMIO I enhavas > iom pli. Nu, la titolo AKTOJ de la AKADEMIO 1963-1967 > klarigas pri la tempokovro, tamen se OA 1-6 estas en > pli fruaj verkoj, kial nomi:
> AKTOJ de la AKADEMIO 1963-1967 > AKTOJ de la AKADEMIO II 1968 - 1974 > AKTOJ de la AKADEMIO III 1975 - 1991 > Ili devus esti AA IV, AA V, AA VI ktp, ne I, II kaj III, Antauaj eldonajho portis tute aliajn nomon. Tiuj tri estas la solaj, kiuj nomighas "Aktoj". Mi antaue skribis ion pri pli fruaj "aktoj", sed tio estis mistajpo/mispenso. Mi devus skribi "dokumentoj" au simile. Antaue temis pri "Esperantista Dokumentaro", "Oficiala Bulteno" k.s. La praktikoj tre variis tra la tempoj, ofte sen tra klara plano, shajne. En unu au du apartaj okazoj, ekzemple pri la prefikso MIS-, temas entute ne pri eldonajhoj, sed pri nuraj Akademiinternaj cirkuleroj, ech manskribitaj! -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
