--- On Thu, 11/13/08, Russ Williams wrote: [...]
> Mi scias ke estas ia akademia manio sxangxi hx al k en vortoj. Sed > sxajnas ke eble oni missupozis ke euxkaristio estis tiaj hx-vorto > kaj retroe kreis hx-version responde al la k-versio...? Aux ne? > Cxu estas etimologia kialo argumenti por "euxhxaristio"? La greka etimo ευΧαριστία ja certe havas ĥ-on: http://el.wikipedia.org/wiki/%CE%98%CE%B5%CE%AF%CE%B1_%CE%95%CF%85%CF%87%CE%B1%CF%81%CE%B9%CF%83%CF%84%CE%AF%CE%B1 samkiel la rusa евХаристия aŭ la angla euCHarist. Tial "eŭĥaristio" certe estas etimologie pli ĝusta. > Se jes, cxu tamen ne tauxgas sxajnigi ke la hx-formo estas en 2OA se > gxi efektive ne estas? Mi ne vidas tian pretendon. Mi vidas ĉe http://reta-vortaro.de/revo/art/euxkar.html#euxkar.0o ,---- | ²eŭkaristi/o | eŭkaristio, eŭĥaristio [TEZ] [Vikipedio] | KRI | | Kristana sakramento, rememoriganta la Sanktan Manĝon, dum | kiu okazas konsekrado de pano kaj vino. VD:komunio. `---- Do, nur la titolvorto «²eŭkaristi/o» portas la oficialec-indicon. Cetere, la referenco al Vikipedio montras "komunio"n, kio laŭ mi estas iom alia afero. > Aux "euxhxaristio" efektive estas en 20A, kaj la akademia retejo > (kaj paperaj vortaroj) havas eraron? Ne, ĝi ne estas oficiala. -- Sergio
