--- On Thu, 11/20/08, Dmitri Gabinski wrote:

[...]

>> Do mi konsentas ke arhxaika estu la cxefa formo (kun difino), kaj
>> arkaika resendu al arhxaika.

> Mi ankaŭ konsentas, sed ReVo enhavas specifan escepton pri
> rĥ/rk. Tre bedaŭrinde!

Kvankam por ni la slavlingvanoj estus natura diri Ĥristo, ĥristano
ktp, tamen tio estus nekutima por la esperantistoj.  Kaj eĉ por ni
estus ne tute kutima diri orĥestro (kvankam ruslingve tia formo ja
estas uzata pri la apartenaĵo de la antikva teatro greka; sed en la
moderna mondo restas nur orkestro).

Alia afero, ke por la nerekonebla kloro anstataŭ la atendebla ĥloro mi
trovas nenian pravigon.

-- 
Sergio





      

Rispondere a