2008/11/21 jv <[EMAIL PROTECTED]>: > ... sed mi jxus klarigis al li, kaj do ne reklarigos al vi, ke tio ne estas > escepto.
Vi povas klarigi kaj vortumi kaj lingve filozofiumi kiel ajn vi volus, sed kiam estas en la ReVo-manlibro eksplicitaj reguloj tiaj: # Formoj kun "rk" ĉefas kontraŭ formoj kun "rĥ": arkaismo ĉefa, arĥaismo resenda al ĝi. # Formoj kun "kr" ĉefas kontraŭ formoj kun "ĥr": (ekzemplo mankas). # Formoj kun "ĥ" ĉefas kontraŭ formoj kun "k": ĥemio ĉefa, kemio resenda al ĝi. ...sxajnas evidente ke temas pri specialaj reguloj por "rhx" kaj "hxr", kiuj traktas ilin malsame ol "hx" gxenerale. Mi sincere miras, ke vi argumentas ke tiuj unuaj 2 reguloj ne estas esceptoj al la tria regulo! :) Konsideru: estas alia regulo en tiu listo: # Landnomo trovebla en la suba listo ĉefas kontraŭ alia formo: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/files/gramatiko/landonomoj.htm . Se antaux tiu regulo aperus jena regulo en la ReVo-manlibro: # Por landnomoj kiuj komencigxas per "F", la "lando"-formo cxefas kontraux la "ujo"-formo, do ekzemple Franclando cxefas kontraux Francujo. oni povus simile argumenti, ke tio ne temas pri escepto, cxar (laux via argumento) "por homo lernanta la lingvon sen kono de ujo/lando/io-subtilajxoj, estas indiferente ke li memorus ecx unuflanke Franclandon kaj aliflanke Rusujon. Cxiu vorto estas tia, kia gxi estas." amike russ
