2008/11/21 jv <[EMAIL PROTECTED]>: > Russ: >> Nu, ĉar la francaj esperantistoj estas granda parto de esperantistaro, mi >> opinias ke ni povas fari por ili tiun malgrandan koncedon. Tamen ne tiom, ke >> ĈIUJ ĥ-oj iĝu k-oj, kiel emas fari PIV2.
Por klarigi, mi ne diris tiun citajxon kiun vi metis sub mia nomo, kaj mi fakte malkonsentas kun tiu "malgranda koncedo"! Laux mi, NE estu bizara escepto pri hxr kaj rhx (kaj gxenerale ne k-igu hx, sendepende de kunteksto). Cxu ni simile sxangxu "r" al "l" aux "ux" por la homoj kiuj havas problemojn kun "r"? Ktp. Estas tute normala afero ke homoj devas alkutimigxi al iuj novaj por si sonoj kiam homoj lernas lingvon, kaj praktike neeviteblas ke Esperanto (kaj iu ajn lingvo) ne havus iujn diversajn sonojn kiuj novas por iuj diversaj homoj. Cxu germanoj diras "Nu, iuj lernantoj havas problemon kun nia germana hx-sono, do ni forigu gxin el nia lingvo kaj preferu "k"? hx-eme russ
