jxeromo: > Russ: > > Nu, ĉar la francaj esperantistoj estas granda parto de esperantistaro, mi > > opinias ke ni povas fari por ili tiun malgrandan koncedon. Tamen ne tiom, > > ke ĈIUJ ĥ-oj iĝu k-oj, kiel emas fari PIV2. > > serge: > > ... la prononca malfacilaĵo malaperas kun kelkaj ekzercadoj > > jes. > > > La francaj esperantistoj ne bezonas escepton. Mi opinias ke la reguleco de > > la lingvo pli gravas. > > fakte la lingvo pro tio neniel senreguligxas. por homo lernanta la lingvon > sen etimologia kono de grekajxoj, estas indiferente ke li memorus ecx > unuflanke "arhxaika"n kaj aliflanke "katekismo"n. cxiu vorto estas tia, kia > gxis estas. > > cxiuokaze ni registras por cxiu koncerna vorto ambaux formojn se ili > ekzistas. la plureco de reguloj (kiun ni strange nomas "malreguleco") trafas > nur redaktantojn de revo kiam ili elektas preferindan formon.
El la hierauxa diskuto mi konkludas, ke la origina peto sxangxi la oficialecon ne estas fundamentita, sed ke oni povus tamen sxangxi la preferindecon. Efektive tio estas ege bagatela demando, sed kion ni konkludu? Cxu estas multaj homoj, kiuj subtenus forigon de la "franca" regulo? (Mi jam diris, ke subtenus.) Cxu la eventuala forigo naskus grandan laboron por alkonformigi REVO-n al gxi? (Supozeble ne.) Kore, Marc
