jxeromo: > ... sed mi jxus klarigis al li, kaj do ne reklarigos al vi, ke tio ne estas > escepto.
russ: > Vi povas klarigi kaj vortumi kaj lingve filozofiumi kiel ajn vi volus, sed > kiam estas en la ReVo-manlibro eksplicitaj reguloj tiaj: > # Formoj kun "rk" ĉefas kontraŭ formoj kun "rĥ"... > # Formoj kun "kr" ĉefas kontraŭ formoj kun "ĥr"... > ...sxajnas evidente ke temas pri specialaj reguloj por "rhx" kaj "hxr" kiel revo-reguloj por redaktantoj, la reguloj 2 kaj 3 estas priskribeblaj kiel esceptoj al regulo 4. sed koncerne esperanton ili ne estigas lingvan escepton. filozofiume aux nefilozofiume ne estas kontrauxdiro inter tiuj du konstatoj. do gxis nun ni ne malakordas. > Se antaux tiu regulo aperus jena regulo en la ReVo-manlibro: Por landnomoj > kiuj komencigxas per "F", la "lando"-formo cxefas kontraux la "ujo"-formo, do > ekzemple Franclando cxefas kontraux Francujo. oni povus simile argumenti, ke > tio ne temas pri escepto, cxar (laux via argumento) "por homo lernanta la > lingvon sen kono de ujo/lando/io-subtilajxoj, estas indiferente... tio estus escepto en la derivado, do efektive en-lingva escepto. male radikoj kun "hx" aux "kr" aux simile havas siajn ne-derivitajn formojn. ili estas, kiaj ili estas, tio ne kauxzas esceptojn ene de la lingvo. entute mi ne zorgas, cxu ni registru "k" aux "hx", "hxr" aux "kr" kiel preferatan formon. mi defendas la nunajn regulojn nur, cxar ni penis kunmeti ilin, kaj penis respekti ilin dum jaroj por la kohereco de la vortaro. mi rekomendas, ke novaj redaktantoj legu la lingvan manlibron, pesu cxu estas utile sxangxi iujn regulojn, kaj jugxinte ke utilas sxangxi, proponu tion kun preteco ankaux surpreni la laboron de trovado kaj gxisdatigo de cxiuj okazoj en la vortaro. tiam ni priparolos lauxeble mallonge, cxu vere valoras agi. amike jxeromo
