> %hxr% = 0 (!) vortojn - do la manlibra regulo pri tiaj neekzistantaj vortoj 
> ecx pli absurdas! :) 

ekzistas iom da atestajxoj en interreto pri ekzemple "hxrono" "hxronologio".  
en regularo ne estas tute absurde antauxvidi okazojn, kiujn oni ankoraux ne 
renkontis.

policano: vi ne surmetis la sekurzonon.
auxtisto: sinjoro policano, kiel absurda regulo pri tiu sekurzono: mi ankoraux 
neniam havis karambolon.

> Do se estos klara interkonsento post kelkaj tagoj sen konvinkaj 
> kontrauxargumentoj, mi pretos sxangxi tiujn vortojn post kiam la gvidlibro 
> oficiale ne plu havos tiujn rhx-rk-hxr-kr-regulojn.

en ordo.  eble avertu tiam volframon per rekta mesagxo kun "TEK", kaj kalkulu 
ke li ne tre disponeblas do eble ne tuj korektos.

amike

jxeromo

Rispondere a