2008/11/26 Fred Meyer III <[EMAIL PROTECTED]>: >> Ekzemple: > http://dictionary.reference.com/browse/halloween > havas evidentan "ux"-sonon en la du ekzemplaj elparoloj (se vi klakos > > Russ, via propra ekzemplo montras "/[hal-uh-ween, -oh-een, hol-]". Do la "w" > estas nenecesa. La prononcado [hal-oh-een] estas facile komprenebla por > usonanoj, ecx de Teksasanoj kiel vi kaj mi.
Tia sen-ux-a prononco ja estus komprenebla, sed gxi estas ege malpli ofta (kaj laux la vortaro mem (kutime en vortaroj la diversaj elparoloj aperas en ordo de ofteco, cxu ne?), kaj laux ambaux efektivaj ekzemplaj sondosieroj en tiuj vortaroj, kaj laux tio ke la dua vortaro sur tiu pagxo NE indikas sen-ux-an version, kaj laux rekta observado de diversaj anglaparolantoj). Do kial preferu maloftan prononcon, kiu ankaux havas malavantagxon ke gxi devias de la nacilingva literumado? Mi povus kompreni proponon sxangxi la literumadon de la nacilingva literumado por pli kongrui kun efektiva sono; mi povus kompreni proponon sxangxi la sonon por pli kongrui kun la nacilingva literumado; ambaux okazos ofte en Esperantigado de nacilingvaj vortoj. Sed mi vidas neniun avantagxon sxangxi kaj la sonon kaj la literumadon nenecese. konfuzite, russ
