--- On Sat, 2/21/09, Wieland Pusch wrote:
[...]
> Cxu ni indiku la aspektan formon en la klarigo? Kaj kiel? Vi
> demandis pri kohereco, do tiam tio devas esti nacilingva.
Nu, la aspektoj estas eco de diversaj lingvoj, ankaŭ de greka, ĉina
kaj rusa; tial ne estas racia havi malsamajn markojn por ĉiu
aspektohava lingvo.
> Kutime oni uzas mallongigojn. Do eble tiel:
> <trdgrp lng="bg">
> <trd>виждам<klr>
> (нсв)</klr></trd>,
> <trd>гледам<klr>
> (св)</klr></trd>
> </trdgrp>
Ĉi tie temas ne pri aspekto, sed pri tio, kion ruse ni nomas "limeco"
(предельность: ĉu la ago implicas "limon"; ekz-e "rezulto" estas unu
tia limo), kaj germane, se mi bone memoras, Aktionsart. En mia
esperantlingva artikolo pri la aspektoj mi nomis tion "apriora
aspekto". Ekz-e "trovi", "morti", "diri" estas limhavaj verboj; dum
"serĉi", "agonii", "paroli" estas senlimaj (daŭrverboj).
La diferenco inter la indikitaj bulgaraj verboj -- aŭ almenaŭ, inter
la respondaj rusaj "видеть" kaj "глядеть" -- estas la sama, kiel inter
"aŭdi" kaj "aŭskulti", aŭ inter "trovi" kaj "serĉi". Do, la unua
estas "vidi", dum la dua estas "rigardi".
La okcidentaj lingvoj ofte konfuzas la Aktionsarten: ili distingas
vidi/rigardi, sed malhavas tian diferencon por "flari"; ili distingas
diri/paroli, sed malhavas tian diferencon por "skribi".
Mi ja opinias, ke tiaj diferencoj ofte meritas apartigon en apartajn
snc:
,----
| *flari (tr)
|
| 1. Senti odorojn per la nazo: flari odoron de tabako, de brulaĵo.
|
| 2. Esplori odorojn per la nazo, flaresplori, priflari:
| flari florojn, viandon; hundo flaras sur la vojo.
`----
--
Sergio