--- On Sat, 2/21/09, Marc Bavant wrote:
[...]
> Cxe la ruslingvanoj estis sensistemaj provoj doni la du infinitivojn
> kiel alternativajn tradukojn, sed tion mi ne konsideras tre
> sukcesa. Cxiuokaze ecx en slavaj lingvoj, la aspektaj paroj aperas
> en vortaroj nur sub unu formo (eventuale kun apero de la alia formo
> nur por resendo al la cxefa), do traduko per la vortara formo devus
> tauxgi en preskaux cxiuj okazoj.
Mi ne pretendas, ke ĉiuj tradukoj ruslingvaj estas tre sistemaj, sed
tre ofte la metaforaj signifoj estas propraj nur al unu el la aspektoj
(ĉar tia metafora signifo povas postuli specife senliman Aktionsart);
ekz-e mi hazarde malfermas la pola-rusan vortaron kaj tuj trovas
ekzemplon:
oznaczać / oznaczyć
Ambaŭ signifas "signifi", sed jen specifa uzo metafora, kiu postulas
nepre senliman Aktionsart, kaj sekve nepre neperfektan aspekton:
to oznaczało klęskę = tio signifis malvenkon
Fakte, en ReVo tiu specifa senco estas apartigita kiel la dua. Do,
nur "oznaczać" estus taŭga traduko por signifi.2, kaj ambaŭ polaj
formoj estas bezonataj (laŭokaze) por traduki la sencojn de
signifi.1.
--
Sergio