Russ Williams skribis:

>> Verkante, mi devis traduki "kiloton".
>> En la vortaro de Minnaja, mi trovis "kilotono"-n. Tamen mi havas dubojn, cxar
>> "kiloton" estas energia mezurunuo (en fiziko, astronomio, sismologio) kiu
>> samvaloras la eneregion de 1000 (kilo) TUNOJ (la angla "ton") da TNT
>> (trinitrotolueno).
>> Fine... cxu kilotono cxu kilotuno?

> Logiko kaj lingva konsekvenco certe sxajnas subteni "kilotuno", cxu ne?

> En reala uzo: sercxante kilotono/j/n kaj kilotuno/j/n per google, mi
> trovas nur tri fojojn "kilotono" kaj cxirkaux 150 fojojn "kilotuno"

> Do kaj logiko kaj praktiko sxajnas subteni "kilotuno"...

"Kilotono" ja tute ne eblas, ĉar "tono" neniel estas
mezurunuo. Sed atentu, ke eventuale temas pri "kilotonelo".
Tuno estas unuo de pezo, dum tonelo estas unue de volumeno
(de la interna kapacito de ŝipoj). En multaj lingvoj oni
uzas unu saman vorton por ambaŭ.

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a