Dankon, Miroslavi pro la pliaj klarigoj.
Esperanto ambicias anstatuxi la latinon,
do gxi devas diferencigi kulon, anofelon
kaj aedon en la zoologiaj tekstoj.
Bone, tion mi ne kontraŭas.
En la komunuza lingvo mi uzus kaj
kulon kaj moskiton, precipe por la
dangxeraj tropikaj specioj pro la jam
menciita ekzotika etoso.
Bone. Do, mi rajtas resti ĉe "kuloj". Beataj la simpluloj, ĉar al ili
apartenas la simpla Esperanto!
Eble io simila estas cxe la batrakoj.
Zoologie bufo kaj hilo ne estas ranoj,
sed la popolo nomas "rano" cxiujn
tri, cxar rano estas la plej konata
reprezentanto.
Fakte ankaŭ tion mi faras, kvankam loĝante en la kamparo mi distingas
bufojn de ranoj pro la grandeco, sed se alia homo malpli fidinda ol vi
provus insisti, ke bufoj ne estas ranoj, mi vere estus surprizita.
Amike
Renato