Kara Renato,

unue mi legis en mia Atlaso de insektoj
ke ekzistas 2 mil specioj de kuledoj en
la mondo, plej ofte sole femaloj sucxas
la sangon, sed cxe kelkaj specioj ankaux
la maskloj (Vilhelmo opiniis, ke nur femaloj).

En la cxehxa ni uzas "komár" por cxiuj
tri genroj, oni nur aldonas iun adjektivon,
ekz. tropika, tigra, griza, printempa k.s.

En la aventuraj literaturo kaj filmoj oni
parolas alterne pri "komár" kaj "moskyt",
cxar moskitoj donas ekzotikan etoson.

Esperanto ambicias anstatuxi la latinon,
do gxi devas diferencigi kulon, anofelon
kaj aedon en la zoologiaj tekstoj.

En la komunuza lingvo mi uzus kaj
kulon kaj moskiton, precipe por la
dangxeraj tropikaj specioj pro la jam
menciita ekzotika etoso.

Eble io simila estas cxe la batrakoj.
Zoologie bufo kaj hilo ne estas ranoj,
sed la popolo nomas "rano" cxiujn
tri, cxar rano estas la plej konata
reprezentanto.

Miroslav









 








  ----- Original Message ----- 
  From: Renato Corsetti 
  To: [email protected] 
  Sent: Sunday, June 28, 2009 6:06 PM
  Subject: [revuloj] aedo





  Kara Miroslav,



    La termino "moskito" ne estas zoologia, sed 
    popola kaj literatura por ambaux tiuj dangxeraj 
    kuledoj. Sekve moskito ne estas kulo, sed 
    nur gxia parenco (anofelo aux aedo) 
  Mi vetas, ke vi pravas, sed kiun terminon vi konsilas uzi en la normala 
lingvo de homoj, kiuj ne kapablas fari tiujn distingojn? Ĉu "kulo" aŭ "moskito"?

  Amike

  Renato


  


  __________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4194 (20090628) 
__________

  Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

  http://www.eset.cz



__________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4194 (20090628) 
__________

Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

http://www.eset.cz

Rispondere a