Je 7/4/09, Marc: [...]
> Vi rajtas esprimi vian opinion en administra noto aux subskribita > rimarko, Mi esprimis nenian opinion, mi simple prezentis la reale uzatan vorton (kun longa tradicio, kaj reale plu uzatan). > sed kvankam mi konsentas, ke indas registri ecx "Meksikio", oni > prezentu la artikolojn tiamaniere, ke neinformita leganto facile > trovu la "oficialan" version de la afero flanke de la "disidenta". Kp la artikolon pri "ŝati", kies oficiala senco estas difinita per la neoficiala "aprezi". http://reta-vortaro.de/revo/art/sxat.html Ne ĉiam la oficialaĵoj estas imitindaj. > Cetere la redakto de la cxefa artikolo (lando) ne estas konforma al > la modelo kaj devus almenaux esti alkonformigita kaj ne aperi sub > "Meksiklando", kiun cxiuokaze ne eblas konsideri solidtradicia. Kiel vi volas konformigi ĝin al la modelo? La vorto havas 4 signifojn, kaj la oficiala landa signifo logike ne povas esti la kerna. La landa signifo estas unu el la kvar, kaj se oni bezonas ĝin referenci, oni devas aŭ aldoni numeron: = Meksiko.2 (kio estas malafabla ĉar malmulte informa por la leganto, kaj ne validas ekster koncerna verko kaj koncerna numerado); aŭ diri klare kaj nemiskompreneble: "Meksiko" en la signifo "lando". Sed tio ja donas "Meksiklando"n. En tiu formo neniu povas pridubi la celatan sencon. -- Sergio
