--- In [email protected], Renato Corsetti <renato.corse...@...> wrote:
>
> Mireille:
> > Pri shoseo: laù la franca, temas pri parto de la strato uzita de
> > veturiloj, do sen trotuaroj. Strato estas shoseo plus trotuaroj,
> > arboj, ktp.
> Dankon, Mireille! Esti franclingva helpas por paroli Esperanton!
For primitivan francofobion! Mi lernis Esperanton (inkluzive la vorton
"sxoseo") antaux ol lerni la francan. Esti Esperantlingva helpas por paroli la
francan.
Renato, bv. haltigi Vian berserkan kampanjon kontraux vortoj kiuj ne placxas al
Vi nur cxar ili similas al la franca. Mi ne pretas mallerni ilin.
Multe pli nobla batalo estus tiu kontraux falsaj amikoj latinidaj ("imponi"
anst. "trudi", "interveni en debato" anst. "alparoli debaton", "envolvi" anst.
"enplekti, partoprenigi" kaj longe tiel plu).
amike
István Ertl