2009/8/21 pistike65 <[email protected]>:

>> Kial vi kontrauas "interveni en debato"?
>
> Mi scias ke la reala uzado sankciis cxi tiun dirmanieron, sed rimarku ke
> neniu el la du difinoj en ReVo pravigas gxin.

Cxu ne? Cxu "elpasxi kiel ... partoprenanto, en iun aferon" ne estas
gxuste tio? Li elpasxis kiel partoprenanto en la debato.

Cetere, en mia junagxo, eble ankoraux nun, oni povis "interveni en
debato" dumaniere, cxu per "ordinara interveno", cxu per "procedura
interveno". La du ekzemploj, kiujn vi donis (debatestro nezipita kaj
salono fermota) estas laux mi perfektaj ekzemploj de tiaj procduraj
intervenoj, kiuj en la tempo de Tonkin havis absolutan prioritaton!

-- 
Paul Peeraerts
http://Paul_Peeraerts.ipernity.com/?lg=eo

Rispondere a