Je Lundo, la 24a de Aŭgusto 2009EO 15:14:59EO Renato Corsetti skribis: > Alexander Shlafer: > > Mi trovas la varianton "radOblokilo" pli belsona . > > Tute en ordo. Tio ĉiam eblas en Esperanto.
- Mi pensas ke tio NE estus tute en ordo. Che kunmetajho, la unua vorto ghenerale perdas sian finajhon kaj aperas nur en sia radika formo. Esceptoj povas esti konfuzeblo au malfacila (au malebla) elparolo. Unuavide oni rimarkas ke temas pri kunmetajho, kaj same rapide oni vidas la radikon rad-, kaj do che la unua impulso legas "rad-oblokilo", sed kio estas "oblokilo"? Amike, Vilhelmo. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj -vl
