2009/8/22 Teodoro Sankaro <[email protected]>:
> Miroslav Malovec wrote:
>
>> Cxehxe gxi estas nomata oficiale
>> "technicky uzaver" (teknika fermilo),
>> sed la popolo diras "boticka" (boteto).
>>
>> En Vikipedio mi trovis, ke
>>
>> angle:           wheel clamp
>
> Ankaŭ angle (almenaŭ en Usono) ni diras "boto". Se estas same en pluraj
> aliaj lingvoj, tiam ni certe povus uzi ĝin ankaŭ en Esperanto.

"Boto" (angla "boot") sxajnas ege neklare slanga kaj specife
nacilingva - surprizus min se tiu jxargono estus tre internacia aux
komprenebla.

Ecx en aliaj anglaj dialektoj, "boot" havas aliajn specife
auxtomobilajn sencojn (ekzemple la malantauxa bagagxejo de
auxtomobilo).
http://en.wikipedia.org/wiki/Boot_(disambiguation)

Klampo sxajnas iomete internacia koncepto por la ilo, laux la
alilingvaj ligoj de
http://en.wikipedia.org/wiki/Wheel_clamp

amike,
russ

Rispondere a