>> Mireille: >> Pri "kristnaska kaverno" . . . > Renato > Kio pri "kristnaska sceno"?
Eblas diri tiel en iuj kuntekstoj sed ne en ĉiuj. Simple pro la fakto ke sceno ne estas objekto ĝi estas teatraĵo. Vidu la jenajn: Konvenas en: " En la staleto jam estis preparita vera kristnaska sceno, mankis nur la eta Jesuo apud la bovo kaj azeno, super la kuŝantaj ŝafoj antaŭ la emociiĝinta Maria kaj pacienca Jozefo." Ne konvenas en: "Kristnaskaj scenoj, kiujn oni konstruis omaĝe al naskiĝo de Dia Filo, estis diversformaj kaj unu el la plej belaj estas tiuj, kiuj naskiĝis en 19-a jarcento en antaŭurboj de Krakovo.". Mireja
