--- On Fri, 10/2/09, mireille.corobu wrote:
[...]
> Vi difinas nur kelkajn kripojn. Plie ĉu bezonatas aldoni "laŭ la
> Evangelio de Luko"?
Ĝi estas la sola evangelio raportanta pri la staltrogo kaj la bestoj,
la fonto priskribanta la tutan scenon. Aliaj evangelioj donas nenian
similan informon, kaj Mateo ŝajnas opinii ke Jesuo naskiĝis hejme
(almenaŭ li nenion mencias pri la vojaĝo, kaj igas la Sanktan Familion
fuĝi el Betleĥemo pro la Heroda masakro). Tial la Kristnasko laŭ
Mateo povus aspekti tute alie.
> la vorto "bebo Jesuo" ne plaĉas al mi, "Jesuon" sufiĉas.
Angle estus "infant Jesus", ruse "младенец Иисус". Oni ja bezonas iel
nomi tian figuron.
> En la difino mi preferas "Marian" al la vorto "Dipatrinon" des pli
> ke en bonaj ekzemploj kie oni trovas la vorton "kripo" estas "Maria"
> kaj ne "Dipatrino".
Estas 5 aŭ 6 personoj en la Evangelioj, kiuj portis la nomon
"Marjam", kiun la grekoj misformis kiel "Maria". Eksterkuntekste
"Maria" ne estas preciza indiko. Dum "la Dipatrino" ja estas preciza.
Ankaŭ ĉi tie estas kultura diferenco. La okcidentanoj preferas
galante insisti pri "la Sankta Virgulino" (iom uzata en Ortodoksujo,
sed perceptata kiel ia malvarma fremdaĵo), dum en la ortodoksa mondo
oni preferas vidi en ŝi la Patrinon ...
--
Sergio