--- On Fri, 10/2/09, mireille.corobu wrote: > -=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-
> La kristnaskaj kripoj diverse reprezentas la scenon de la naskiĝo de > Jesuo, tradicie ellaboritaj kiel konstruaĵo en formo de stalo, groto > aŭ kaverno sed ankaŭ kiel teatraĵo kun realaj figurantoj. > -=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=- Mi nepre ne uzus la juran terminon "reprezenti" en tia kunteksto. "Reprezenti" signifas "Laŭkomisie anstataŭi iun en la plenumado de lia tasko aŭ rajto" http://reta-vortaro.de/revo/art/reprezent.html "Reprezenti" estas simetria al "delegi": mia delegITO estas mia reprezentANTO. Bildo povas _prezenti_ batalon; ĝi ne povas _reprezenti_ ĝin. Krome, ja ne temas pri prezento de la akuŝado, temas pri la tujposta bildo (kp "naskiĝo de Afrodito el ŝaŭmo", kiu efektive prezentas naskiĝon, t.e. la diinon aperantan el la ŝaŭmo). Krome, estus preferinde apartigi la teatran sencon por ebligi apartajn tradukojn kaj referencadon. Kaj "realaj figurantoj" -- kion vi celas per "realaj"? :-) [...] -- Sergio
