> Sergio:
 > [...]
> Nu, "la Kristnasko" estas kanona temo de la ortodoksaj ikonoj, kiuj
> ankaŭ estas "artaj prezentoj". Kvankam konsiderinde malsimilaj "artaj
> prezentoj".

Demando mia:
Ĉu tiaj ikonoj kiuj reprezentas (la) Kristnaskon laŭ la ortodoksa 
religio estas kripoj/kristnaskaj kavernoj/krisnaskaj scenoj/kristnaskaj 
staletoj? Laŭ mi ne. Tamen la ortodoksaj ikonoj tre arte reprezentas la 
scenon de la Naskiĝo.
Mi proponas uzi la verbon "figuras" anstataŭ la malprecizan "videblas", 
tiel la kripoj disestos de la ortodoksaj ikonoj por Kristnasko.
Do kiel mi skribis en antaŭa afiŝo eble ni povos redakti la jenan:
-----
Arta reprezento de la sceno de la naskiĝo de Jesuo, en kiu
videblas inter aliaj staltrogo/porbesta manĝujo?, kaj figuras azeno, 
bovo, ŝafoj ĉe/ĉirkaŭ/apud/kaj? la kernaj roluloj Maria, Jozefo kaj Jesuo
-----
Mi ne scias ĉu oni povas uzi la verbon "figuri" por la staltrogo.
Jese estus:

Arta reprezento de la sceno de la naskiĝo de Jesuo, en kiu
figuras inter aliaj staltrogo/porbesta manĝujo?, azeno, bovo, ŝafoj 
ĉe/ĉirkaŭ/apud/kaj? la kernaj roluloj Maria, Jozefo kaj Jesuo

Aliflanke eblas ke mi miskomprenis deziron vian ne inkludi la 
krisnaskajn ortodoksajn ikonojn en la vorto "kripo". Mi proponas ke vi 
respondu klare al mia demando "Ĉu la ortodoksaj kristnaskaj ikonoj estas 
apartaj kripoj, aŭ ĉu ili neniel povas esti apartaj kripoj?.

Ankaŭ mi proponas ke vi provu difini la vorton "kripo" en la senco 2, se 
tio interesas vin.
Viaj difinoj ofte estas bonaj, precizaj kaj rigoraj (sed ne ĉiam neŭtralaj).

> (Interalie, Maria sur tia ikono kutime rigardas ne Jesuon, sed
> Jozefon. Tiu sidas enpensa kaj iom flanke; kvankam li plu surhavas
> sian nimbon, lin evidente ronĝas hezito. Kaj dum en la supra parto
> abundas la anĝeloj distrumpetantaj la Bonan Novaĵon, malsupre apud
> Jozefo staras demono lin tentanta.)

>> Alia eblo estas:
> 
>> "La kristnaskaj kripoj arte reprezentas la scenon de la naskiĝo de
>> Jesuo. Kvankam tre diverse reprezentitaj, ĉiam videblas Maria,
>> Jozefo kaj Jesuo."

> Fakte la rusa (aŭ eble pli bone estus diri "ukrajna", ĉar temas pri la
> okcidenta periferio) vorto pli ofte indikas ne senmovan aranĝon, sed
> pupteatran spektaklon ("drama kavernaĵo"). Kiom mi komprenas, ankaŭ
> en la Okcidento temas pri ambaŭ aferoj: kaj teatraĵo, kaj senmova
> pupgrupo en dekoraĵo.

Do ni konsentas pri la verbo "figuras", ĉu?

> [...]. "Kristonaskejo" estus pli klara (por la senmovaĵo). Aliflanke, 
> "kristnaska sceno"
> povas indiki ankaŭ la teatraĵon.

Jes. Tiuj kiuj bezonas priskribi la koncernan objekton aŭ scenejon povos 
trovi la plej taŭgajn vortojn sen "kripo", mi ne dubas ke eblas ne uzi 
la vorton "kripo" kaj ne dubas ke esperantistoj kapablas uzi bele la 
flekseblecon de la lingvo en sia uzado de Eo.
Mireja

Rispondere a