--- On Thu, 10/1/09, mireille.corobu wrote: >> Sergio: >> [...]
>> Nu, "la Kristnasko" estas kanona temo de la ortodoksaj ikonoj, kiuj >> ankaŭ estas "artaj prezentoj". Kvankam konsiderinde malsimilaj >> "artaj prezentoj". > Demando mia: > Ĉu tiaj ikonoj kiuj reprezentas (la) Kristnaskon laŭ la ortodoksa > religio estas kripoj/kristnaskaj kavernoj/krisnaskaj > scenoj/kristnaskaj staletoj? Laŭ mi ne. Se mi bone komprenis vian demandon: la ikonoj ne estas tio, kion oni nomas "вертеп" (la termino responda al "crèche de Noël"); samkiel la katolikaj pentraĵoj samtemaj ne estas "вертеп". Do, ne estas diferenco pri la nocio. > Tamen la ortodoksaj ikonoj tre arte reprezentas la scenon de la > Naskiĝo. > Mi proponas uzi la verbon "figuras" anstataŭ la malprecizan > "videblas", tiel la kripoj disestos de la ortodoksaj ikonoj por > Kristnasko. Nu, "figuri" oni povas ankaŭ en pentraĵo (aŭ eĉ en gazeto). La substantiva formo probable pli klare sugestas la ideon pri tridimensiaj objektoj: "Grupo da (tridimensiaj) figur(et)oj prezentanta kristnaskan scenon laŭ la evangelio de Luko, en la kadro de kaverno, stalo aŭ simila strukturo; la figur(et)oj prezentas, minimume, la bebon Jesuo en la staltrogo, la Dipatrinon ..." [...] > Aliflanke eblas ke mi miskomprenis deziron vian ne inkludi la > krisnaskajn ortodoksajn ikonojn en la vorto "kripo". Mi proponas ke > vi respondu klare al mia demando "Ĉu la ortodoksaj kristnaskaj > ikonoj estas apartaj kripoj, aŭ ĉu ili neniel povas esti apartaj > kripoj?. Mi simple indikis ke la difino estas pli vasta ol tio kion vi probable celis. Normale oni ne atendus ke ikono estu nomata tiel; nek la okcidentaj pentraĵoj similaj al http://www.picin.net.ru/pic/p1/m6/m5380.jpg http://www.ljplus.ru/img4/u/s/usumasinta/Lochner_Stephan_Christmas_art.jpg http://pics.posternazakaz.ru/pnz/product/big/2a2da563d97020d4442e9440f8748f52.jpg [...] -- Sergio
