2009/10/14 Vilhelmo Lutermano <[email protected]> > la avantaghoj de -io estas du: > 1. tiu finajho kongruas au similas al tiu de multaj etnaj lingvoj; >
Tio ne estas aparte konvinka laux mi... afero de gusto. Multaj bonaj aferoj en Esperanto ne similas al aliaj etnaj lingvoj. (Krome ne klarigas kial multaj homoj diras Pollando kaj Svislando anstataux Polio kaj Svisio, kvankam Pollando kaj Svislando ne similas al la nomoj en multaj etnaj lingvoj, sed simple similas al la nomoj en la angla...) > 2. oni ne bezonas distingi inter gentaj landnomoj (Francio / Francujo) kaj > landnomoj kiuj finighas chiukaze per -io (Namibio), do du nenecese diversaj > aferoj falas en unu. > > > Oni certe devas distingi, kaj ne veras ke du afero falas en unu. Kial cxinoj logxas en Cxinio, sed ne estas "cxiloj" en Cxilio? Kial auxstroj logxas en Auxstrio, sed ne estas "auxstraloj" en Auxstralio? Ktp. Kun la finajxo -ujo, tute evidentas ke landonomo devenas de gentonomo, kaj cxinoj logxas en Cxinujo kaj auxstroj logxas en Auxstrujo. Kun la pseuxdofinajxo -io, malevidentas cxu landonomo devenas de gentonomo (Cxinio, Auxstrio) aux ne (Cxilio, Auxstralio). Kaj la politika argumento (ke iel "Auxstrujo" sugestas ke auxstroj havu pli da rajtoj cxar la landonomo devenas de la gentonomo, dum "Auxstrio" estas supozebla aparta sendependa radiko "Auxstri-" sxajnas absurda - estas evidenta ligo tamen, kaj se iu pensus ke auxstroj havas auxstroj havu pli da rajtoj cxar "Auxstrujo" iel devenas de "auxstro", kial ili ne pensus same pri "Auxstrio", kiu evidente iel devenas de "auxstro", ecx se supozeble la radiko estas ne "auxstr"? En realo, multaj esperantistoj ja kredas ke "Auxstrio" konsistas el la gentonoma radiko "auxstr" plus sufikso "io" cxiuokaze. amike russ
