2009/10/16 Sergio Pokrovskij <[email protected]>:
> --- On Fri, 10/16/09, Russ Williams wrote:
>
> [...]
>
>> Kaj la politika argumento (ke iel "Auxstrujo" sugestas ke auxstroj
>> havu pli da rajtoj cxar la landonomo devenas de la gentonomo, dum
>> "Auxstrio" estas supozebla aparta sendependa radiko "Auxstri-"
>> sxajnas absurda
>
> Gxi ne estas absurda.  Estas regula afero, ke landon oni nomas per
> gxia apartajxo: Jordano -> Jordanio, Algxero -> Algxerio, ruso ->
> Rusio.  En tia derivado Jordano neniel estas iel privilegiita, gxi
> estas simple nomdona trajto.

Kaj kial rusoj devas esti privilegiita per la tradicia nomo Rusujo,
kiu ankaux estas nomata per apartajxo kaj uzas "ruso" kiel nomdonan
trajton, same kiel "Rusio" uzas "ruso" kiel nomdonan trajton?

>> En realo, multaj esperantistoj ja kredas ke "Auxstrio" konsistas el
>> la gentonoma radiko "auxstr" plus sufikso "io" cxiuokaze.
>
> Jes -- sed la i-nomo ne kreas tiom specialan rilaton inter la etno
> kaj samnoma lando, kian faras -ujo.  Se mi diras "Slavujo" aux
> "Kurdujo" aux "Anglalingvujo" (aux "Esperantujo"), temas pri specife
> etna dimensio.

Sed vi parolas pri nura subtila gramatika teorio. Cxu vi vere kredas
ke sxovinisma homo, kiu pensas (ekzemple) ke rusoj havu la potencon en
Rusujo/Rusio/Ruslando, aux ke germano havu la potencon en
Germanujo/Germanio/Germanlando efektive scias aux zorgas pri la
specifaj gramatikaj signifoj kaj historio de la sufiksoj (aux
pseuxdosufiksoj) ujo, io, lando? Oni vidas "Rus", "German", ktp kaj
tuj konstatas ke temas pri rusoj, germanoj, ktp simple, sendepende de
tio, cxu la nomo estas Rusio aux Rusujo, Germanio aux Germanujo.

T.e. se oni efektive havas tendencon uzi nuran landonomon mem por
pravigis siajn naciajn/rasajn/ktp antauxjugxojn kaj politikojn, mi
simple ne kredas ke tia homo pensus pri nomo "Germanio" "Nu, la lingva
radiko de la nomo estas "Germani" - kaj tio estas tute alia radiko ol
"german" - do germanoj ne havu pli da potenco ol iu ajn alia tie", sed
se la nomo estus "Germanujo" tia homo pensus "Nu, la lingva radiko de
la nomo estas "german" plus sufikso "ujo", do evidente germanoj estu
la reganta cxefpopolo de la lando".

Tio ja sxajnas absurda laux mi. Precipe kiam plejmulto konfuze pensas
ke "Germanio" ja estas "German-io" ne "Germani-o" cxiuokaze, do same
formita kiel "German-ujo" el la gentonomo, sed simple kun supozeble
pli internacia "natura" "sufikso". Parolinte kun multaj Esperantistoj
pri la landonomoj, mi plej ofte auxdas gxuste tion, ke "la sufikso
-io" estas preferata cxar "gxi sonas pli bone" aux "ujo simple estas
eksmoda" aux "mi uzas -io cxar plejmulto uzas gxin" aux simile.
Konfuzo pri tio, cxu gxi ecx estas sufikso aux ne. Kaj ne multa
"konstato" ke la politikaj influo kaj privilegioj de germanoj ial estu
alia en "Germanio" ol en "Germanujo" simple pro la nomo.

Cxu vi vere kredas ke naciisto kontraux negermanoj distingus tiel
inter "Germanio" kaj "Germanujo" baze de tia gramatika subtilajxo?
"Ho, mi antauxe nomis la landon "Germanio" kaj mi estis fia
kontrauxfremdulo, sed nun ke mi eknomas la landon "Germanio" anstataux
"Germanujo", mi konstatas mian eraron, kaj mi igxas pli bonkora kaj
homaranisma!" :)

La problemo de sxovinismo ne estas gramatika problemo, kaj mi dubas ke
sxangxo de (pseuxdo)sufikso por landonomo solvas gxin.

Russoj logxas en Russujo, :)
Russ

Rispondere a