Je 10/16/09, pistike65: >> "Esperantio" pensigas min pri la Civito, kio estas tute alia afero ol >> "Esperantujo".
> Laux mi ni ne eniru la ludon esti influataj de la lingvouzo de la t.n. > Civito. Por mi Esperantio kaj Esperantujo estas ekzakte samaj aferoj. Sendepende je la Civito mi perceptas "Esperantio"n kiel konkretan regnon, kaj "Esperantujo"n kiel ion spiritan, kiel ian "Ĉielan Regnon" (kiun ne regas iu ajn Cezaro). Simile la Patrujo ne nepre koincidas kun iuj ajn adminstraj limoj. -- Sergio
