--- On Fri, 10/16/09, Russ Williams wrote:
[...]
> Kaj la politika argumento (ke iel "Auxstrujo" sugestas ke auxstroj
> havu pli da rajtoj cxar la landonomo devenas de la gentonomo, dum
> "Auxstrio" estas supozebla aparta sendependa radiko "Auxstri-"
> sxajnas absurda
Gxi ne estas absurda. Estas regula afero, ke landon oni nomas per
gxia apartajxo: Jordano -> Jordanio, Algxero -> Algxerio, ruso ->
Rusio. En tia derivado Jordano neniel estas iel privilegiita, gxi
estas simple nomdona trajto.
Sed se por la etna trajto nomdona oni ial uzas apartan sufikson, tio
sugestas ke la rilato de la nomdona etno al la koncerna regno estas
alispeca ol cxe la riveroj kaj montoj.
> - estas evidenta ligo tamen,
Samkiel cxe Jordano -> Jordanio.
> kaj se iu pensus ke auxstroj havas auxstroj havu pli da rajtoj cxar
> "Auxstrujo" iel devenas de "auxstro", kial ili ne pensus same pri
> "Auxstrio", kiu evidente iel devenas de "auxstro", ecx se supozeble
> la radiko estas ne "auxstr"?
Cxar tiel ne estas cxe la aliaj i-formitaj landonomoj. Fakte Egiptio
nomigxas laux la formortintaj egiptoj, kaj la nunaj egiptianoj
plejparte estas araboj, ne egiptoj.
> En realo, multaj esperantistoj ja kredas ke "Auxstrio" konsistas el
> la gentonoma radiko "auxstr" plus sufikso "io" cxiuokaze.
Jes -- sed la i-nomo ne kreas tiom specialan rilaton inter la etno
kaj samnoma lando, kian faras -ujo. Se mi diras "Slavujo" aux
"Kurdujo" aux "Anglalingvujo" (aux "Esperantujo"), temas pri specife
etna dimensio.
--
Sergio