--- On Wed, 1/20/10, Renato Corsetti wrote:

>Istvan:

>>  "vi" uzu? cxu aliaj ne?
>> ofte mi renkontas sennecesan uzadon de "vi" antaux imperativo.

>Vi pravas. La sola imperativo estas suficxa. Por pravigi mian uzon
>oni devas subkompreni "vi (leganto de cxi tiu lino) uzu."

Delikataj aŭtoroj evitas uzi imperativon duapersonan (ĉu kun, ĉu sen
"vi"), kaj esprimas rekomendon iel senpersone (estas konsilinde ...)
aŭ aldonas sin mem (ni uzu ...).  Mi preferas pli esperantecan kaj pli
simplan modelon "oni ...u":

,----
| Kaj pri kio ne eblas paroli, pri tio oni silentu.
| Wovon man nicht sprechen kann, darüber muß man schweigen. 
`----

-- 
Sergio






      

Rispondere a