--- In [email protected], Horváth József <hor...@...> wrote:
>
> István:
> 
> > > "vi" uzu? cxu aliaj ne?
> > > ofte mi renkontas sennecesan uzadon de "vi" antaux imperativo.
> > >
> > Vi pravas. La sola imperativo estas sufic'a. Por pravigi mian uzon oni 
> > devas subkompreni
> > "vi (leganto de c'i tiu lino) uzu."
> 
> ankaux tiu subkompreno sxangxas nenion. "uzu" jam estas duapersona.
> 
> Samkiel Renato, mi tre bone sentas la sencan diferencon che la "superflua"
> uzo de la persona pronomo, ghi volas diri: se al vi, Mireja, plachas tio, do
> faru tiel! Similaj manieroj elstarigi, emfazi ion per inversigo, nelaunorma
> vortordo, postmeto, enmeto de io neenmedenda ktp. estas ja kutime en Eo.

Jes, "Vi faru tiel, se Vi volas gxuste tiel fari" - tio estas certe en ordo. 
Sed tiu frazo sonas pli kiel cedo ol kiel instigo, kaj ni parolas gxuste pri 
u-modo instiga, konsila, ordona.

amike
István Ertl

Rispondere a