On 1/18/10, Fabio Bettani wrote: > Karaj, > > En nia artikolo pri "unik/a" legeblas, inter alie, la jena rimarko: > "[...] tia uzo de unika ŝajnas precioza kaj evitinda. [Sergio Pokrovskij]" > > Kion signifas "precioza"? La vorto ne estas listigita en ReVo. Ĉu ĝi > estas aldoninda? Ĉu foriginda el la komento kaj anstataŭiginda per pli > komunuza samsignifaĵo?
Hm, mi celis la sencon de la rusa "жеманный", kiu mankas al mi en Esperanto. La vortaroj tradukas gxin: en: mincing, finical, finicking de: zimperlich, geziert fr: minaudier, affecté, précieux it: lezioso, affettato, vezzoso es: melindroso, pamplinero Tiuj tradukoj ne estas tute bonaj, sed tute bonajn mi ne trovas. Por ruslingvano tio estas speco de la parolmaniero tipa por la literaturo latinida (kaj ankaux helenisma), kun multaj hiperboloj kiuj sxajnas (al ruso) malbongustaj pro la troigo; sed ili estas tipaj por la jxurnalistoj cxiulandaj, kiuj volonte karakterizas cxion iel rimarkindan per "unika" kaj similaj bombastaj epitetoj. La rilaton al la baroka literaturo franca esprimas la ekemploj el la franca Vikipedio: D’autres formules, tournées en dérision au XVIIe siècle, ont perduré à travers la littérature, telles que « le conseiller des grâces » qui désigne un miroir, « le visage de l’âme Tioj estas tipaj ekzemploj de tio kion esprimas la rusa termino "жеманство": Словечка в простоте не скажет, Всё с ужимкой (Ecx unu vorton simple sxi ne diras, Cxiun kun grimaceto) -- Sergio
