2010/1/29 pistike65 <[email protected]>: > Surprizas min ke aperas "vortkrucenigmo" anst. la - laux mi - pli ofta > "krucvortenigmo".
Ja "krucvortenigmo" estas uzata cxiunumere en la bulteno de Esperanto-USA. Ankaux Google montras pli da aperoj de "krucvortenigmo" ol de "vortkrucenigmo". Aliflanke Stano Marcek uzas "krucenigmo" en titolo de sia libra kolekto de tiaj enigmoj. Tamen tio sonas pli gxenerale; oni povas imagi aliajn krucenigmojn sen vortoj (ekzemple iusence "Sudokoj" estas krucenigmoj kun numeroj, cxu ne?) > Aliflanke, amiko el Hispanio uzas "krucvorto" en la sama senco - do, de la > kompleta enigmo, ne de ties unuopaj eroj. Tio sonas kiel simpla senpensa lauxvorta traduko de mallongiga slangajxo "crossword" anstataux "crossword puzzle", sed ne vere senca (cxar tia enigmo mem ja ne estas ia vorto, cxu ne?) enigmeme, russ
