La menciita amiko aldonas jenon kiel argumentojn por "krucvorto".

amike
Istvan Ertl

Lau NPIV la nomo de la enigmo estas "krucvorto", dum en Tekstaro de Eo 
troveblas 59 uzoj de nur "krucvortenigmo". Temas pri jena tipo de o-vorto:

http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/frazetvortigo.html#i-5k3

>>Vortigo per O-finaĵo

Oni povas vortigi frazeton ankaŭ pere de O-finaĵo. Tiam la O-finaĵo 
reprezentas ian kaŝitan ideon. Precize kion la O-finaĵo reprezentas, oni 
devas lerni aparte por ĉiu tia vorto. En ordinara O-vorto la O-finaĵo nenion 
signifas. Ordinara O-vorto havas simple la signifon de sia radiko. En 
frazetvortigo tamen la O-finaĵo ĉiam reprezentas ian kaŝitan signifon:

    * tri anguloj â†' [tri anguloj]-(figuro)-O â†' triangulo = figuro kun tri 
anguloj
    * sub tegmento â†' [sub tegmento]-(ĉambro/loko)-O â†' subtegmento = 
ĉambro aŭ loko sub la tegmento (ne *subtegmentejo*, ĉar tio, kio aperas 
antaŭ la sufikso EJ, devas montri ion, kio troviĝas aŭ okazas en la ejo)
    * ĉirkaÅ­ kolo â†' [ĉirkaÅ­ kolo]-(ĉeno)-O â†' ĉirkaÅ­kolo = kolĉeno
    * sur vangon â†' [sur vangon]-(frapo)-O â†' survango = frapo sur vangon
    * per fortoj â†' [per fortoj]-(trudo)-O â†' perforto = trudado de la propra 
volo per fortoj
    * unu tago kaj unu nokto â†' [unu tago (kaj) unu nokto]-(periodo)-O â†' 
tagnokto = 24-hora periodo, diurno
    * kontraÅ­ veneno â†' [kontraÅ­ veneno]-(rimedo)-O â†' kontraÅ­veneno = 
rimedo kontraÅ­ veneno, antidoto
    * la pli multaj â†' [pli multaj]-(grupo)-O â†' plimulto = grupo, kiu estas 
pli multnombra (ol alia)
    * oni diras â†' [oni diras]-(afero)-O â†' onidiro = afero, kion “oni” 
diras, famo, klaĉo
    * mil jaroj â†' [mil jaroj]-(periodo)-O â†' miljaro = periodo de mil jaroj

La kombino jarmilo kaj la frazetvorto miljaro havas precize la saman signifon. 
Oni multe diskutis, kiu estas la ĝusta el tiuj du vortoj. Fakte ambaŭ estas 
ĝustaj. Ili nur estas konstruitaj laŭ du malsamaj principoj, sed ambaŭ 
principoj apartenas al la Esperanta vortfarado. Kombinoj estas tamen ĝenerale 
pli oftaj kaj pli bazaj, kaj tial fine la kombino jarmilo fariĝis pli 
populara. Sed miljaro estas tute bona alternativo, kiu eĉ troviĝas en la 
Fundamento: Mil jaroj (aÅ­ milo da jaroj) faras miljaron.[FE.14]>>

Rispondere a