> > Kion diri pri "krucvortaĵo"? :-) > > Ja "krucvortenigmo" estas la plej preciza esprimo, tamen iom peza. > > Char "krucvortajho" povas esti ajna teksto, ekz-e reklama, kiu prezentas > sin en formo de kruco.
Jes ja, sed en la plejparto de kunmetaĵoj, en Esperanto, la efektiva signifo estas iom konvencia, kaj ne nur ekestas kiel kunigo de la signifoj de la kunmetitaj vortoj. Laŭvorte, "komputilo" povus esti ajna maŝino kiu komputas, "vortaro" povus esti ajna aro de vortoj, kaj "skribilo" povus esti ajna ilo kiu skribas (inkluzive de skribmaŝino, presilo...). Ni devas decidi, kiu estu ĉi-kaze la limo inter troa precizeco kaj troa simpligo. Sed per unuopa kunmetaĵo neniel eblas ekzakte priskribi la krucvortenigmon, pri kiu ni parolas. Amike, -- Fabio Bettani http://forum.esperanto.it - http://giovani.esperanto.it
