2010/2/13 Wieland Pusch <[email protected]> > Kara Russ, > > la Germana subtenas vian teorion. > La vorto sxargxauto estas "Lastwagen" kaj kamiono ne estas konata, se > vi ne lernis la francan. Tamen inter germanaj esperantistoj mi > preskaux cxiam auxdis kamiono. > > Friday, February 12, 2010, 7:44:45 PM, Russ/vi skribis: > RW> Tamen sxajnas al mi ke ofte la klarigo estas simple tio, ke la vorto > uzita pli similas al ofta vorto en la denaska lingvo de la parolanto... >
Tial mi diris "ofte". :) Sed mi povas doni kelkajn diversspecajn pozitivajn ekzemplojn, kiujn mi rimarkis lastatempe. 1. Kial PIV enhavas "vegetalismo" kaj ne enhavas "veganismo" por dieto kiu evitas bestajn produktojn? Cxu estas nura koincido ke la franca nomas tian dieton "vegetalisme", dum preskaux cxiu alia lingvo uzas radikon kun "vegan"? (Vidu la ligoj al aliaj lingvoj sur la pagxo http://eo.wikipedia.org/wiki/Veganismo ...) 2. Multaj polaj E-istoj (ecx tre spertaj kaj kleraj) emas diri "satisfakcio" anstataux "kontento". (Kaj tiu signifo de "satisfakcio" sxajnas aperi nur en polaj-Esperantaj vortaroj! La vorto ne aperas en pluraj vortaroj, aux nur kun sencoj pri duelado kaj religio.) 3. Mi lastatempe eksciis ke mi nomas la jenan iomete ambiguan mangxujon "bovlo" aux "supa bovlo" dum multaj alilingvanoj nomas gxin "telero", "profunda telero", "supa telero", ktp: http://images.google.com/images?hl=en&q=%22flat+soup+bowl%22 cxar en la angla mi nomus gxin "bowl"="bovlo", sed en multaj aliaj lingvoj oni nomas gxin kun sama nacilingva vorto kiel "telero". 4. Versxajne anglalingvanaj Esperantistoj ofte uzas la similajn kolornomojn "purpura" kaj "viola" iomete alie ol alilingvanaj E-istoj, cxar la signifoj de la anglaj kolornomoj "purple" kaj "violet" iom deviis de la kutimaj signifoj en multaj lingvoj. 5. Simile, mi auxdis de Ilona Koutny ke homoj de diversaj nacilingvoj uzas diversajn kolornomojn por priskribi la koloron de la suno. 6. Kial tiom da Esperantistoj (mis?)zas la tehxnikangramatikan terminon "futuro" ankaux por signifi la realan (ne gramatikan) estontecon, sed (tre malsimetrie!) malmultaj E-istoj uzas la tehxnikan gramatikan terminon "preterito" por signifi la realan (ne gramatikan) pasintecon? Cxu nura koincido ke multaj lingvoj havas oftuzatan vorton por la estonteco, kiu similas al "futuro" (angla "future", franca "futur". itala "futuro", ktp), sed ne havas oftuzatan vorton por la pasinteco, kiu similas al "preterito"? 7. Diversaj aliaj supozeble tehxnikaj terminoj akiris (mis?)uzon por cxiutaga koncepto pro simila nacilingva vorto kun cxiutaga signifo, versxajne. Ekzemple: "potencialo" (supozeble temas pri elektro, sed nun pli ofte sxajnas uzata por "eblo, ebleco" ktp, tamen tiu difino ecx ne aperas en PIV2002). "reakcio" (gxi iel estas samtempe fakvorto por kaj politiko, kaj biologio, kaj fiziko/hxemio, tamen nun plej ofte sxajnas uzata por ia ajn "reago" - sed tiu ordinara uzo ecx ne aperas en la PIVa difino) "tensio" (supozeble fakvorto pri biologio kaj pri fiziko, tamen mi kutime vidas gxin uzata pri psikologio kaj politiko por signifi "strecxo, malkomforto, maltrankvilo", ktp) 8. Estas la granda kampo de sintenoj pri sekso, seksismo, ktp. Diversaj nacilingvanoj havas diversajn kredojn cxu, ekzemple, "amiko", "studento", "auxtoro", "pastro", "prezidanto", "belulo", ktp povas esti virino aux ne. 9. Okazis lastatempa diskuto (cxi tie, aux eble en la yahugrupo [tradukado]) kie evidentigxis, ke nacilingva fono influas la opinion cxu "negro" estas ofenda kaj/aux arhxaika vorto. amike, russ
