2010/2/13 f_sophia <[email protected]>

> Saluton, Russ
>
> > 1. Kial PIV enhavas "vegetalismo" kaj ne enhavas "veganismo" por dieto
> kiu
> > evitas bestajn produktojn? Cxu estas nura koincido ke la franca nomas
> tian
> > dieton "vegetalisme", dum preskaux cxiu alia lingvo uzas radikon kun
> > "vegan"? (Vidu la ligoj al aliaj lingvoj sur la pagxo
> > http://eo.wikipedia.org/wiki/Veganismo ...)
>
> Ververe, "vegetalismo" kaj "veganismo" estas malsamaj konceptoj, tamen la
> plejmulto uzas ilin kiel sinonimojn.
>
>
De kie venas tiu distingo? Cxu vi parolas pri la Esperantaj vortoj aux
sam-radikaj italaj vortoj? PIV2002 egaligas "vegetalismo" kun
"vegetajxismo", kiun gxi difinas kiel "pridieta doktrino, kiu malkonsilas
nutri sin per cxia animaldevena nutrajxo. Sin. vegetalismo".

Ververe, estas malakordo kaj nekonsekvenca uzado kaj (ne)distingo inter
E-istoj pri la E-aj vortoj "vegetalismo", "vegetajxismo", kaj "veganismo".



> La "vegetalismo" akceptas lakton (fromagxon kaj buteron) kaj
> ne-fekundigitajn
> ovojn kaj (laĆ­ kelkaj skoloj) ecx fisxojn .


Kio?! Cxu vi parolas pri la Esperanta "vegetalismon" aux la itala? Inter
Esperantistoj v-anoj, mi NENIAM auxdis ke vegetalismo akceptas lakton,
ovojn, fisxon, ktp.

Inter E-istaj v-rondoj kiujn mi konas (ekzemple TEVA = Tutmonda Esperantista
Vegetarana Asocio kaj ties bulteno; retposxtgrupo pri tiaj dietoj;
diversnacilingvaj Esperantistaj amikoj kaj konatoj), cxiuj tiuj 3 vortoj
signifas ian pli striktan version de vegetarismo (kiu simple evitas viandon,
sed ne ovojn, laktajxojn, ktp).

Oni diskutas aux disputas pri nuancaj diferencoj inter tiuj 3 terminoj
(ekzemple, cxu la celo estas propra sano, aux bondeziro al bestoj, aux
ekologia; cxu nur temas pri dieto aux ankaux pri bestdevenaj vestajxoj;
ktp), sed mi NENIAM auxdis ideon ke iuj el tiuj 3 mangxas lakton kaj
fisxon...!


La "veganismo" estas
> integrista "vegetalismo", kiu evitas cxiujn bestajn produktojn.
>
> Pri la "lingva radiko", en la itala lingvo ni uzas ambaux la
> radikojn: "vegetarianesimo" por vegetalismo kaj "veganismo" o "veganesimo"
> por veganismo.
>
> Fine, la "vegetarianismo" (en tiu priskribo) estas euxropa koncepton (kiel
> vi
> povas eltrovi en verkajxoj de iuj malnovaj euxropaj filozofoj) ...
> la "veganismo" estas orienta (cxefe hinda) ideo.
>

Nu, mi rigardas kelkajn interligitajn vikipediajn artikolojn en diversaj
lingvoj pri veganismo, inkluzive la francan "vegetalisme". La hispana kaj
itala kaj franca kaj germana kaj angla kaj Esperanta artikoloj CXIUJ mencias
ke vegana dieto estas pli strikta ol vegetara, kaj vegana dieto evitas
CXIAJN bestajn produktojn:

http://es.wikipedia.org/wiki/Veganismo
http://it.wikipedia.org/wiki/Cucina_vegana
http://fr.wikipedia.org/wiki/V%C3%A9g%C3%A9talisme
http://de.wikipedia.org/wiki/Veganismus
http://en.wikipedia.org/wiki/Veganism
http://eo.wikipedia.org/wiki/Veganismo

Do tiu pli gxenerala itala uzo de "vegetalismo" (kiu permesas laktajxon kaj
fisxajxojn) evidente ne akordas kun la signifo de la franca "vegetalisme"
(la evidenta fonto de la Esperanta vorto, pere de PIV...) nek kun la
Esperanta "vegetalismo"...

Honeste, tio sonas kiel la sama afero en multaj lingvoj: "laikoj" kiuj ne
bone konas la konceptojn kaj konfuzas/misuzas la vortojn, perdante
distingojn. Ekzemple iuj homoj pensas ke vegetarano evitas nur bovajxon sed
mangxas kokajxon, fisxajxon, porkajxon, ktp... :/ Simila alidirekta amuza
konfuzo estas ke ofte ne-v-aj homoj demandas min sincere cxu veganoj devas
eviti alkoholon. :)

amike,
Russ

Rispondere a