2010/2/13 Bernhard Pabst <[email protected]>
> sed ja estas evidenta banalajxo, ke okazas interferoj inter la plej forta
lingvo kaj Esperanto.
Supozante ke per "la plej forta lingvo" vi celas la anglan, certe
estas interfero ne nur de la angla sed de diversaj aliaj lingvoj,
iugrade de cxiu lingvo konata de la parolanto. (Ekzemple la pola
ekzemplo de "satisfakcio" por "kontento". Mi ne auxdas anglalingvanoj
faras tion, malgraux la ekzisto de ofta angla vorto "satisfaction"
simila al la pola "satysfakcja", do versxajne tiu kazo ne temas pri
influo de la angla sed de la pola.)
> La problemo estas, ke tro malmultaj homoj emas konsulti
> PIV-on por ekscii pri la propre esperantaj kategorioj.
Nu, PIV mem estas kreita de homoj, kaj homoj fojfoje eraras. Sxajnas
al mi ke cxeesto de "vegetalismo" kaj manko de "veganismo" en PIV
estas ekzemplo de tio.
Krome PV/PIV fojfoje malkonsentas kun si mem en sekvaj eldonoj (e.g.
cxu sxipo ankras en haveno aux cxu maristo ankras sxipon en haveno).
>
> Via ekzemplo 6 pri
> futuro cetere ne trafas. Laux PIV 2-a difino, futuro = estontajxo, do la de
> vi kritikita uzo plej ofte estas gxusta.
Jes, mi scias - sed cxu tiu 2a difino enestas nur pro tio, ke tiom
multaj homoj uzas "futuro" tiel? Origine, gxi estis simple gramatika
termino, cxu ne?
PIV supozeble ofte simple registras/priskribas la efektivan uzon, kiel
la lingvo evoluas, laux la vidpunkto de gxiaj redaktoroj.
Kio pri aliaj tiaj ekzemploj de tehxnikaj terminoj kiuj estas pli
uzataj ekster la tehxnika fako? ("potencialo", "tensio", ktp) Ne temas
nur pri sensciaj komencantoj en erarplenaj blogoj ktp. Multaj tre
kleraj respektataj E-istoj uzas tiajn tehnikajn terminojn tiel en
zorge redaktitaj gazetoj kaj formalaj prelegoj. Do tiaj aferoj igxas
parto de la lingvo kaj eventuale aperas en PIV, same kiel la 2a difino
de "futuro", kvankam ili sxajnas bazigxi en nekonscia nacilingva
interfera eraro.
PS: Mi scivolas kiom da Esperantistoj povas klarigi diferencon inter
"klauxno" kaj "pajaco", kaj cxu tiuj, kiuj povas klariga ian
diferencon konsentus pri la diferenco, kaj cxu ili kutimas uzi nur unu
el la vortoj (tiun, kiu pli similas al la ofta vorto en la propra
nacia lingvo).
penseme,
Russ