Saluton,
freŝdate mi legis en nia Yahoo-grupo por bretonaj esperantistoj ke iuj 
skribas en eo.wikipedia.org pri la "sept saints fondateurs de la 
Bretagne" do pri la "sep sanktuloj fondintaj Bretonion". Kompreneble la 
temo interesas min ĉar Bretonio estas kaj mia naskiĝloko kaj mia 
vivloko. Mi do atente legis la paĝon pri "la sep sanktuloj fondintaj 
Bretonion".
Ja mia regiono estas forte markita de katolikismo sed de katolikismo kiu 
stariĝis sur forta kelteca grundo.
Spuroj de katolikismoj svarmas en la kamparo de la areo kiun okupis la 
osismoj, la plej okcidenta gaŭla popolo de la iama Armoriko (france oni 
skribas "osismes") en frua epoko (longe antaŭ romianiĝo kaj kristaniĝo 
de la regiono). Ekzemple plenplenas la kamparo de mia naskiĝloko, tiu de 
mia edzo kaj ankaŭ en Finistero de ŝtonaj alte starigitaj krucoj rande 
de la kamparaj vojoj, eĉ foje ili reprezentas  kalvarion.
Mi ne scias kiel nomi tiajn kristanaj markilojn renkontitajn rande de la 
vojoj.
Mi esploris en la reto kaj oni trovas ilin ankaŭ en aliaj eŭropaj 
regionoj. Kiel vi proponu ke mi nomu ilin?
Jen bilda ekzemplo de la priparolata objekto kiun nomon mi volas trovi 
plej taŭge kiel eble.
http://www.corobu.com/croas.jpg
<http://www.corobu.com/croas.jpg>

Mi dankas al tiuj kiuj helpos min por trovi taŭgan vorton en Esperanto.
Mia hodiaŭa intenco ne estas registri la vorton en ReVo, mi volas trovi 
ĝin kaj por la paĝo kiun mi kreis hieraŭ
http://eo.wikipedia.org/wiki/Bretonaj_sanktuloj
kaj por ŝanĝi la stultan nomon kiun mi trovis en
http://eo.wikipedia.org/wiki/Dia_torturo
Mireja
Eblas skribi respondon al mi al mia privata adreso.

Rispondere a