Saluton,



ankaŭ en Ĉeĥio estas oftaj ŝtonaj krucoj aŭ aliaj religiaj simboloj apud la 
vojoj aŭ krucvojoj aŭ antaŭ vilaĝaj dometoj. La popolo ilin nomas „poklona“, 
t.e. „riverenco“, ĉar preterpasantoj riverencas kaj krucosignas sin.

Foje ankaŭ „kaplička“ (kapeleto), kvankam ne temas pri ĉambro, sed nur pri 
ŝtona kolono kun niĉo, en kiu troviĝas statueto de sanktulo, kutime de 
Virgulino Maria.

Ankaŭ ni havas problemon, kiel esperantigi tiujn simbolojn, kiam ni 
esperantigas turismajn tekstojn pri niaj urbetoj kaj vilaĝoj.

Mi scivolas, ĉu via iniciato trovos taŭgan solvon.




Mirek




  ----- Original Message ----- 
  From: mireille.corobu 
  To: [email protected] 
  Sent: Sunday, February 14, 2010 3:28 PM
  Subject: [revuloj] mi bezonas vian helpon


    
  Saluton,
  freŝdate mi legis en nia Yahoo-grupo por bretonaj esperantistoj ke iuj 
  skribas en eo.wikipedia.org pri la "sept saints fondateurs de la 
  Bretagne" do pri la "sep sanktuloj fondintaj Bretonion". Kompreneble la 
  temo interesas min ĉar Bretonio estas kaj mia naskiĝloko kaj mia 
  vivloko. Mi do atente legis la paĝon pri "la sep sanktuloj fondintaj 
  Bretonion".
  Ja mia regiono estas forte markita de katolikismo sed de katolikismo kiu 
  stariĝis sur forta kelteca grundo.
  Spuroj de katolikismoj svarmas en la kamparo de la areo kiun okupis la 
  osismoj, la plej okcidenta gaŭla popolo de la iama Armoriko (france oni 
  skribas "osismes") en frua epoko (longe antaŭ romianiĝo kaj kristaniĝo 
  de la regiono). Ekzemple plenplenas la kamparo de mia naskiĝloko, tiu de 
  mia edzo kaj ankaŭ en Finistero de ŝtonaj alte starigitaj krucoj rande 
  de la kamparaj vojoj, eĉ foje ili reprezentas kalvarion.
  Mi ne scias kiel nomi tiajn kristanaj markilojn renkontitajn rande de la 
  vojoj.
  Mi esploris en la reto kaj oni trovas ilin ankaŭ en aliaj eŭropaj 
  regionoj. Kiel vi proponu ke mi nomu ilin?
  Jen bilda ekzemplo de la priparolata objekto kiun nomon mi volas trovi 
  plej taŭge kiel eble.
  http://www.corobu.com/croas.jpg
  <http://www.corobu.com/croas.jpg>

  Mi dankas al tiuj kiuj helpos min por trovi taŭgan vorton en Esperanto.
  Mia hodiaŭa intenco ne estas registri la vorton en ReVo, mi volas trovi 
  ĝin kaj por la paĝo kiun mi kreis hieraŭ
  http://eo.wikipedia.org/wiki/Bretonaj_sanktuloj
  kaj por ŝanĝi la stultan nomon kiun mi trovis en
  http://eo.wikipedia.org/wiki/Dia_torturo
  Mireja
  Eblas skribi respondon al mi al mia privata adreso.



  

  __________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4865 (20100214) 
__________

  Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

  http://www.eset.cz



__________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4865 (20100214) 
__________

Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

http://www.eset.cz

Rispondere a