> En Hungario oni nomas tiajn krucojn simple vojkruco aŭ vojranda kruco. > Jozefo Horvath
Ankaŭ mi skribis "vojkruco" tamen konsciis ke ĝi estas konfuzebla kun "vojkruciĝo" do via propono "vojranda kruco" tre plaĉas al mi. Dankon al ĉiuj kiuj helpeme respondis. Mireja Ps: Kiam la kristanaj vojrandaĵoj ne simbolas la krucon ĉu eblas diri "vojranda Maria-niĉo"? "vojranda dipatrina niĉo"? "vojranda virgulino-niĉo"? Tiaj niĉoj troveblas en mia regiono ne vojrande sed foje en la ŝtono de kamparaj fontanoj (kiam oni ne ŝtelis ilin...) kaj en la muro de kelkaj domoj.
