> Mirek: > ankaŭ en Ĉeĥio estas oftaj ŝtonaj krucoj aŭ aliaj religiaj simboloj apud > la vojoj aŭ krucvojoj aŭ antaŭ vilaĝaj dometoj. La popolo ilin nomas > „poklona“, t.e. „riverenco“, ĉar preterpasantoj riverencas kaj > krucosignas sin.
Interese. En mia regiono oni diras "croix" kaj en la bretona diris "croas" do "kruco". Mi serĉas... signokruco? ŝtonakruco? vojkruco? alia? > Foje ankaŭ „kaplička“ (kapeleto), kvankam ne temas pri ĉambro, sed nur > pri ŝtona kolono kun niĉo, en kiu troviĝas statueto de sanktulo, kutime > de Virgulino Maria. Per la vorto "kapeleto" mi komprenas pri kio temas. Mireja
