2010/2/20 SIBAYAMA Zyun'iti <[email protected]>:
> Nu, tian personon japanlingve oni nomas 'rilatulo'.
> Sed la sola vorto iom malklaras, do oni povus diri,
> 'teatra rilatulo', 'sceneja rilatulo', 'spekteja rilatulo' ktp.

En tio, bedauxrinde, problemo estas, ke ne temas pri teatro kaj tial
estas tre malfacile elekti konvenan adjektivon unuvortan. (Fakte temas
pri demonstrado de aeronauxtikaj kaj aviaj flugoj komence de la 20-a
jarcento, kiam tio estis ekzota spektajxo; kaj samtempe pri konkurso
de aeronauxtoj kaj aviistoj kaj pri kunsido de Aeronauxtika Klubo).
Kaj sen adjektivo estos malklare. Krome, tro konkretigi mi ne volus,
cxar en la priskribata momento la heroino ankoraux ne tute konscias,
kien sxi trafis (kaj sekve, leganto ne sciu tion). Des pli, ke la
auxtoro gxeneraligas la fenomenon, dirante, ke tiaspecaj homoj
ekzistas cxie, kie ekzistas biletoj (do, la nocio devas esti
gxenerala).

-- 
Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/

*** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html
*** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html

Rispondere a