Por mi „sia homo” estis tuj komprenebla. „Rilatulo” mi tute ne komprenas. Por mi ankaŭ „siano” estus tute akceptebla, eble eĉ pli logika.
Jozefo Horvath _____ From: [email protected] [mailto:[email protected]] On Behalf Of Yury Finkel Sent: Saturday, February 20, 2010 4:41 PM To: revuloj Subject: [revuloj] "sia homo", "propra homo", "malfremdulo"? Mi dum mia tradukado renkontis problemon, pri kies solvo mi ne povas esti certa, ne kontrolinte, cxu alilingvanoj gxuste komprenos mian solvon. Tial mi petas helpon de la listanoj. Eble pridiskuto helpos ankaux al pli preciza difino de koncernaj nocioj en ReVo. Jen kelkaj frazoj el la teksto: ======== -- Vian bileton, -- jxetiĝis li al la junulino, jam preterinta lin. Sxi turnigxis, sukcesinte diri nenion, kiam la biletisto okupigxis pri aliaj enirantoj, forgesinte sxin aux opiniinte sxin "sia homo", kiaj cxiam multas cxie, kie oni kontrolas biletojn. ======== Mi petas sciigi min, cxu (kaj kiel) vi komprenas cxi-kuntekste la vortojn "sia homo"? Cxu ekzistas ia alternativo, ekzemple, "propra homo", "malfremdulo", eble "internulo"? -- Yury Finkel, http://yury- <http://yury-finkel.livejournal.com/> finkel.livejournal.com/ *** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperant <http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html> o.mv.ru/Grin/ora.html *** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperant <http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html> o.mv.ru/Grin/kuranta.html
