1. Mi tute ne kaptis la celon de "sia homo" (kaj erare supozis ke
temis pri homo aroganta, kiu opinias sin super la reguloj de ordinaraj
homoj).

2. Kio pri "nekontrolenda" kiel adjektivo por priskribi tiajn homojn?
Tio sxajnus ege pli klara al mi. Cxu vi nepre bezonas ian koncizan
substantivon? (Se jes, do "nekontrolendulo". :)

La proponita "internulo" ankaux ege pli klaras ol "sia homo" por mi,
kvankam ankaux povus konfuzi min (pro la historia signifo de lernanto
logxanta en lernejo).

Verdire la koncepto sxajnas iomete nebula kaj mi ecx ne facile pensas
pri konciza anglalingva (t.e. mia denaska lingvo) ekvivalento. Eble
pro tio mi ne sentas fortan bezonon por tia konciza substantivo.

Angle mi eble dirus ke io havas "comp tickets" ("complimentary
tickets", komplezaj/senpagaj biletoj) aux estis "comped" (permesita
eniri senpage), sed tio ankaux temas pri eksteruloj, ne nur
internuloj. http://dictionary.reference.com/browse/comp

Estas ankaux la koncepto de VIP (tre grava homo) kiu rajtas eniri
senpage, sed tio estas alia koncepto.

amike,
russ

Rispondere a