Plia ekzemplo el PIV 2002 cxe "filmo": filmo de Chaplin, ~o de Eisenstein

// http://www.ipernity.com/blog/37943/237432

Germana prononco de "fera roko" estas "Ajzensxtajn", sed temas pri juda nomo 
el Rusio, cxu transskribo (se entute) do probable laux la rusa aux jida? 
"ejsenstejne (aux ejsenstejneske) efikas la fino de la filmo. Simile kiel la 
infan-cxareto en la fama sxtuparo-sceno .."

Bernhard

-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "Bernhard Pabst" <[email protected]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Freitag, 19. März 2010 18:40
Betreff: Re: [revuloj] ei/ej (Einstein/Ejnsxtejno) Kiujn nomojn esperantigi 
kiel? < Ŝtormo aŭ tempesto


> En la germana: "Frank(e)nsxtajn" (preskaux "Fránknsxtajn") kaj Ájnsxtajn.
>
> Pri -stein ne estas unueca: en la sudo -sxtajn, en la nordo (pro fora 
> reehxo
> de la malaltgermana) -stajn. Pro tio same en la angla -st, cxar ties 
> lingvo
> ja estas pli proksima al la platdicxa (malsupra germana) ol al la supra
> germana.
> Memor-frazo: In Hamburg stolpern sie über einen spitzen Stein (st, sp, 
> st),
> dum en Munkeno sxtolpern sie über einen sxpitzen Sxtein (stumblas super 
> akra
> sxtono) ;-))
>
> Tiu dauxra hezito inter stumbli / sxtumbli, stono / sxtono, stato / 
> sxtato,
> stampi / sxtampi cetere estas unu el la multaj malfacilajxoj de nia
> malfacila Esperanto kun kiuj ni devas vivi:
>
> // http://www.ipernity.com/blog/bernardo/235972
>
> Estas jam multaj aspektoj (el kiu lingvo, cxu laux skribo, cxu laux
> proksimuma prononco) kaj eble iu povas iom ordigi en work flow 
> (esperante?).
>
> Ekz. mi konsentas kun Sergio: La nomoj de filozofoj kaj sciencistoj el la
> 15-a gxis 18-a jc., kiuj laux la tiama kutimo latinigis siajn nomojn
> (novlatino), Esperanto adaptas surbaze de tiu novlatina formo, ne surbaze 
> de
> la etno-lingva. Pro tio ekz.
>
> (de) Kant -> (la) Kantius (aux Cantius?) -> (eo) Kantio (= PIV, do ne
> *Kanto)
> (cz) Komensky (kun akcento) -> (la) Comenius -> (eo) Komenio (PIV, do ne 
> io
> surbaze de cz).
> (pl) Kopernik (kun akcento) -> (la) Kopernicus (aux Copernicus?) -> (eo)
> Koperniko
> (fr) Descart -> (la) Cartesius -> (eo) Kartezio (kartezia filosofio, 
> logiko)
> (nl) Hugo de Groot -> (la) Grotius -> (eo) Grotio (grotia jur-analizo)
> (de) Leibniz -> vd. la ekz. cxe Sergio
> ktp.
>
> ktp. Ni ne estu pli naciemaj ol la erudicia mondo de antaux 500 jaroj.
>
> Bernhard
>
> 

Rispondere a