Je 3/21/10, Alexander responde al Bernardo: >> Plia ekzemplo el PIV 2002 cxe "filmo": filmo de Chaplin, ~o de >> Eisenstein
>> // http://www.ipernity.com/blog/37943/237432 >> Germana prononco de "fera roko" estas "Ajzensxtajn", sed temas pri >> juda nomo el Rusio, cxu transskribo (se entute) do probable laux la >> rusa aux jida? "ejsenstejne (aux ejsenstejneske) efikas la fino de >> la filmo. Simile kiel la infan-cxareto en la fama sxtuparo-sceno >> .." > La jida kaj rusa prononcoj estas "Ejzenŝtejn". Jes -- se temas pri la reĝisoro. Sed krome, aŭstria komponisto Strauß (ruse, evidente, Ŝtraŭs; "Strauss or Strauß is a common German surname. It occurs in the spellings Strauß, Strauss, Straus, Strouse [an English transliteration], or Štraus [a Slovenian or Czech/Serbian/Bosnian/Croatian transliteration]) verkis la opereton "La vesperto" (Die Fledermaus), kies ĉefrolulo estas "Eisenstein". Estus ĝene ke la nomo de tiu frivola persono sonu idente al la nomo de la reĝisoro, kaj oni malsimiligis: la aŭstro iĝis "Ajzenŝtajn". La listo de la roluloj (en la rusa transskribo, evidente) troveblas ĉe http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%9B%D0%B5%D1%82%D1%83%D1%87%D0%B0%D1%8F_%D0%BC%D1%8B%D1%88%D1%8C_%28%D0%BE%D0%BF%D0%B5%D1%80%D0%B5%D1%82%D1%82%D0%B0%29 Mi tamen ne scias, ĉu oni same transskribis en la 19a jc (kiam la kolizio kun la nomo de la reĝisoro ne aktualis). -- Sergio
