--- On Thu, 1/4/10, Vilhelmo Lutermano wrote:
> Kion pensi pri tiu duoblaĵo - ĉu necesa? ĉu konsilinda?
Malnecesa kaj evitinda. Fakte, ruslingve estas uzata pli klara
termino "memsufiĉo". Laŭbezone oni povas precizigi ke iu lando
"strebas al ekonomia memsufiĉo".
(La rusaj tradukoj en ReVo estas malĝustaj.)
> Ĉu la diferenco inter politika kaj ekonomia aŭtar... bezonas
> apartajn radikojn? Ĉu ne trovi trian radikon por financa aŭtar...?
Mi opinias ke ideon pri politika sendependo oni normale ne esprimas
per tia ŝima pedantaĵo. Tio estas nek internacia, nek esperanta, tio
estas vortarista fantaziaĵo, por normala homo malnecese misgvida.
[...]
--
Sergio