--- On Sun, 4/4/10, f_sophia wrote:

>>> "Auxtarkio" implikas izoligon kaj sankciojn, "memsuficxo" implikas
>>> "sendependecon" kaj "memstaron". La unua ofte estas konsekvenco
>>> kaj kriza afero, la dua estas ankaux memfiereco aux ecx povo.

>>> Via obĵeto ilustras mian aserton: vi miskomprenas la sencon de
>>> "aŭtarkio". Kp:

>> Pardonu min, Sergio, tamen tiu kiu miskomprenis estis vi.
>> Legu pli bone tion kion vi aldonis al la retposxto. :)

>> Mi ja legis tion kion mi citis, kaj tie estas prezento de aŭtarkio
>> kiel memsufiĉo.  Por via oportuno mi majuskigas tion:

> Mi povas ludi sammaniere, majuskigante aliajn partojn de la
> citajxo. :)

Vi ne povas, ĉar en la citaĵoj ne estas parto kiuj subtenus vian
aserton.

> Tion kion vi ne volas kompreni estas la nuanco.

Mi komprenas ke vi volas trudi al la termino nuancon kiun ĝi ne havas
(aŭ ne internacie havas).  Ĝuste tial mi diras, ke tiaj terminoj estas
evitindaj.  Se oni volas paroli pri memsufiĉo, oni diru "memsufiĉo".
Se oni volas paroli pri izolo, oni diru "izolo".  Se temas pri fermita
ekonomio, oni diru "fermita ekonomio".  "Aŭtarkio" estas ne nur
senutila, sed rekte malutila vorto, ĉar nia diskuto pruvas, ke ĝi
kondukas al miskompreno.

> Auxtarkio estas jam "politika kaj ekonomia memsuficxo (kaj do
> izoligxo)"...

Tiu "do" estas senlogika.

[...]

-- 
Sergio





      

Rispondere a