Kara Fabio,

> jam en du artikoloj pri mitologiaj temoj - nome, Herkulo (jam
> korektita) kaj Heraklo (korektota en la venonta ŝanĝaro) - mi 
> trovis la eraran, neekzistantan formon "eroo" anstataŭ "heroo".
> 
> Kompreninde mi plu korektos tiajn erarojn, sed ĉar la afero 
> ŝajnas esti ofta, indus pli metode trakontroli la vortaron 
> por anstataŭigi ĉiujn aperojn de "eroo" per "heroo". Ĉu iu el 
> la retejestroj havas la eblecon fari tion, sen trafoliumi 
> permane ĉiujn artikolojn?

Kvankam Wieland jam skribis kiel trovi tion pere de retserĉo (kaj vi jam
konas
ĉiujn artikolojn kun "eroo"),

> se vi serĉas per guglo:
> "eroo" site:reta-vortaro.de
> vi trovos aldone Poluks/o

tamen, eble iu iam bezonos iom pli komplikan serĉadon sen konekto.
Por ĝi ege utilas programo "grep" (normale havebla ĉe Linukso kaj danke al
GnuWin32 [http://gnuwin32.sourceforge.net/packages/grep.htm] ĉe Vindozo).
Ĝi
ebligas trovi ĉiujn dosierojn (kaj eĉ vidigi partojn de ilia enhavo) kun
serĉata
teksto.

Ĉifoje ĝi estus (vokata en la xml dosierujo de ReVo):
        grep -i -l "\<eroo" *.xml

kie:
-i      signifas ke ĝi ne konsideru usklecon
-l      ke ĝi montru nur la dosiernomojn (se vi volus vidi ankaŭ la linion
de la
        teksto kun trovita esprimo, forigu tiun ĉi opcion)
"\<eroo"        estas serĉata esprimo (precize: signoĉeno komencanta per
"eroo")
*.xml   estas nomoj de traserĉataj dosieroj (tie ĉiuj kun finaĵo xml).

Amike

---
Sebastiano

Rispondere a