Kara Wieland. > de Wieland Pusch, April 16, 2010 10:37 AM > > Sed atentu: Eble vi volas serĉi pri arto kaj provas > grep -i -l "\<art" *.xml Certe jes. Mi ja ne volis tuj montri ĉiujn solvojn de uzo de regulaj esprimoj - tiu ĉi temo meritas apartan libron (kaj vere pluraj tiaj ekzistas). Mi nur volis rimarki, ke ekzistas ilo, kiu ebligas rapidan, kaj sufiĉe facilan manieron traserĉadi ReVo artikolojn.
> Ankaŭ tiel vi traserĉas la komentojn ĉe la fino. > Se tie vi skribis "mi ŝanĝis eroo al heroo" vi daŭre trovas > la samajn artikolojn. Kunigu fikciadon de sed (kiu forigos komentojn) kaj grep-u rezultojn. > Sed la serĉo kun guglo ankaŭ havas problemojn: > Ekzemple se vi serĉas "redakti", tiam via versio pli taŭgas Nu, ekzistas ankaŭ limigoj de la artikoloj mem, ekz. limigita parto de ŝanĝoj (mi ne povis trovi ŝanĝojn pli malnovajn ol ..., ĉar ili jam estas anstataŭigitaj de la pli novaj). Malgraŭ la limigoj, mi tamen konsideras ReVo-n kiel la plej bona uzo de XML kiun mi konas kaj vere uzas. Amike --- Sebastiano
